Forpasis la tempesto. La birdoj faras feston; la kokino revenas sur la vojon, ripeti siajn versojn. La sereno el okcident' trarompas al montaro. La kampoj senombriĝas, tra val' ekbrilas la river' en klaro. Gajiĝas ĉiu kor', de ĉie venas bruado; la kutiman laboron hom' reprenas. La metiist', kun laboraĵ' en mano el dom' eliras kante por ekrigardi pri l' ĉiel' humida, kaj virinet' rapida elvenas, ekĉerpante akvon de l' pluvo nova. Vendisto de legomo iras de dom' al domo kaj vokojn ekripetas. Kaj jen, la sun' revenas kaj ridetas sur villojn kaj montetojn. Jam apertas la famili' balkonon kaj terason; de la landvojo oni aŭdas fore sonoriletojn; veturilo knaras: haltinta pasaĝer' daŭrigas pason. Gajiĝas ĉiu koro. Kiam pli dolĉas ĝoje la viv' ol tiafoje? Kiam al la laboro la hom' kun pli da amo sin removas, daŭrigas, novan provas? kaj malpli rememoras la ĉagrenon? Sed ja aflikto naskis ĉi serenon, ĉi vantan ĝojon: frukton de l' tim' pasinta, kiam treme timis eĉ tiu de la morto, kiun la vivo tedas, kaj kiam en turmento froste, pale, sen vorto ŝvitis la homoj treme, en atendo de la atak' ekscesa de fulmoj, nub' kaj vento. Ho vi, natur' kompleza! Jen via dono nura, jen la plezur' donata al mortemuloj. Ĉeso de doloroj: jen nia sent' plezura. Ĉagrenojn ŝutas vi plenmane; sponte venas doloro, kaj la ĝojo eta, kiun kelkfoje la doloro naskas mirakle, estas ega gajn', Homgento, kara al eternuloj! Kun feliĉo vi post la liberiĝo el la dolor' ekspiras, —kaj beatas, se l' mort' vin tute savas de l' turmento. |